




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 3a de januaro 2020 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, kaj Li plenumos la dezirojn de via koro. |
Psa 37,4
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)1 Joh 2, 29 - 3, 6
Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas.
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Mar 1,9-13
9 Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan.
10 Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la ĉielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin;
11 kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.
12 Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton.
13 Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al li.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kompatema Patro, mi promenu en sankta respekto antaŭ Via vizago. Mi sentu ĉie Vian ĉeeston. Kaj mi ekkonu en ĉiaj aferoj Vian providencan amon. Estu kun mi, kie ajn mi iru, kaj benu miajn proksimulojn. |