




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 28a de januaro 2020 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kion Li detruas, tio ne rekonstruiĝas; kiun Li enŝlosos, tiu ne liberiĝos. |
Ijo 12,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)2 Sam 6, 12b-15.17-19
David dancis per ĉiuj fortoj antaŭ la Eternulo.
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 3,9-17
9 Ĉar ni estas kunlaborantoj kun Dio: vi estas la kultivotaĵo de Dio, la konstruotaĵo de Dio.
10 Laŭ la graco de Dio al mi donita, kiel saĝa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed ĉiu zorgu, kiel li surkonstruas.
11 Ĉar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo.
12 Sed se iu konstruas sur la fundamento oron, arĝenton, multekostajn ŝtonojn, lignon, fojnon, pajlon,
13 ĉies laboraĵo evidentiĝos; ĉar la tago ĝin montros, pro tio, ke ĝi estas malkaŝita en fajro; kaj la fajro mem provos ĉies laboraĵon, kia ĝi estas.
14 Se restos ies laboraĵo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon.
15 Se ies laboraĵo forbrulos, li suferos perdon; sed li mem saviĝos; tamen kiel tra fajro.
16 Ĉu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi loĝas la Spirito de Dio?
17 Se iu detruas la templon de Dio, tiun detruos Dio; ĉar la templo de Dio estas sankta, kaj vi estas tio.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia Patro, helpu min, ke mi komprenu la celon de «mia» vivo sur la tero. Mi ne misuzu «miajn» tagojn. Ĉu ili ne apartenas al Vi? Montru al mi la nemezureblan valoron de la tempo. Mi tiel vivu, ke ĉiu tago kaj ĉiu horo estu je honoro de Via glorata nomo. |