




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 27a de januaro 2020 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kiu vokis la generaciojn de la komenco? Mi, la Eternulo, la unua, kaj kun la lastaj Mi estas la sama. |
el Jes 41,4
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)2 Sam 5, 1-7.10
Ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael.
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 3,1-8
1 Kaj mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirituloj, sed kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo.
2 Mi nutris vin per lakto, ne per manĝaĵoj; ĉar vi ankoraŭ tion ne kapablis; kaj eĉ nun vi ne kapablas;
3 ĉar vi estas ankoraŭ karnaj; ĉar dum ekzistas inter vi ĵaluzo kaj malpaco, ĉu vi ne estas karnaj kaj iradas laŭ la maniero de homoj?
4 Ĉar kiam unu diras: Mi estas de Paŭlo; kaj alia: Mi estas de Apolos; ĉu vi ne estas homoj?
5 Kio do estas Apolos? kaj kio estas Paŭlo? Servantoj, per kiuj vi ekkredis; kaj ĉiu, kiel la Sinjoro al li donis.
6 Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis.
7 Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto.
8 Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed ĉiu ricevos sian propran rekompencon laŭ sia laboro.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Granda Dio, mi preĝas por mia patrujo kaj por ĉiuj regantoj en la tuta mondo. Ili honeste dividu tion, kion Vi abunde kreskigas sur la tero. Ili aŭskultu al Via voĉo. |