Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 9a de januaro 2020    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio, kiu ĉirkaŭzonas min per forto.

el Psa 18,33



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

1 Joh 4, 11-18
El Sia Spirito Li donis al ni.





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 2,1-12

1 Kaj kiam li revenis en Kapernaumon post kelke da tagoj, oni sciiĝis, ke li estas en domo.
2 Kaj multaj kunvenis, tiel ke jam ne estis loko eĉ apud la pordo; kaj li parolis al ili la vorton.
3 Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj.
4 Kaj ne povante alproksimiĝi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte ĝin, ili mallevis la liton, sur kiu kuŝis la paralizulo.
5 Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo: Filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
6 Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj:
7 Kial tiu tiel parolas? li blasfemas: kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola?
8 Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili: Kial vi tion diskutas en viaj koroj?
9 Kio estas pli facila: diri al la paralizulo: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu, prenu vian liton, kaj piediru?
10 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn – li diris al la paralizulo:
11 Mi diras al vi: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
12 Kaj li leviĝis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaŭ ĉiuj, tiel ke ĉiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante: Neniam ni vidis ion tian.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉiela Patro,
mi dankas Vin pro ĉio.
Mi ĝoje proksimiĝu al Vi kiel al la vivanta fonto, el kiu mi povas ĉerpi ĉion en la nomo de Kristo, mia Savanto.
Via abunda graco estu kun mi kaj la miaj.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo