Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 8a de januaro 2020    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Via favoro, ho Eternulo, estu super ni,
kiel ni esperas al Vi.

Psa 33,22



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

1 Joh 4, 7-10
Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas amo.





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 1,40-45

40 Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li: Se vi nur volas, vi povas min purigi.
41 Kaj kortuŝite, li etendis la manon kaj tuŝis lin, kaj diris al li: Mi volas; estu purigita.
42 Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li fariĝis pura.
43 Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin,
44 kaj diris al li: Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili.
45 Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkaŝe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el ĉie.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia Patro,
mi preĝas al Vi por ĉiuj familioj.
Gepatroj kaj iliaj gefiloj donu al la mondo la bonan ekzemplon de harmonia vivo.
Faru el niaj familioj benantajn fontojn de vivanta akvo.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo