Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 1a de februaro 2020    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ho, se vi atentus Miajn ordonojn! tiam via paco estus kiel rivero, kaj via justeco kiel la ondoj de la maro.

Jes 48,18



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

2 Sam 12, 1-7a. 10-17
Tiam David diris al Natan: Mi pekis antaŭ la Eternulo.





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Kor 4,14-21

14 Ne por hontigi vin mi tion skribas, sed, kiel miajn amatajn filojn, por admoni vin.
15 Ĉar kvankam vi eĉ havus dek mil pedagogojn en Kristo, tamen vi havas ne multajn patrojn; ĉar en Kristo Jesuo mi naskigis vin per la evangelio.
16 Mi do petegas vin, estu imitantoj de mi.
17 Pro tio mi sendis al vi Timoteon, kiu estas mia amata kaj fidela filo en la Sinjoro, kaj kiu vin memorigos pri miaj vojoj en Kristo, ĝuste kiel mi instruas ĉie en ĉiu eklezio.
18 Kelkaj bloveŝvelas, kvazaŭ mi ne venus al vi.
19 Sed mi venos al vi baldaŭ, se la Sinjoro tion volos; kaj mi ekscios, ne la parolon de la bloveŝvelintoj, sed la potencon.
20 Ĉar la regno de Dio estas ne en parolo, sed en potenco.
21 Kion vi volas? ĉu kun vergo mi venu al vi, aŭ en amo kaj en spirito de humileco?




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia Sinjoro,
nova monato komenciĝas.
Helpu nin komenci kaj fini ĝin en Via spirito kaj je Via honoro.
Ni plenumu Viajn ordonojn kaj trovu en ili nian ĝojon.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo