
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de februaro 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi, tial mi ne estas hontigata. |
el Jes 50,7
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[4a Ordinara Dimanĉo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 135
Gloru la nomon de la Eternulo, *
gloru, sklavoj de la Eternulo,
kiuj staras en la domo de la Eternulo, *
en la kortoj de la domo de nia Dio.
Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona; *
prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma.
Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si, *
Izraelon kiel Sian trezoron.
Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda *
kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj.
Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras, / en la ĉielo kaj sur la tero, *
sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj.
Li levas la nubojn de la randoj de la tero, / Li aperigas fulmojn en la pluvo, *
Li elirigas la venton al Siaj provizejoj.
Li batis la unue-naskitojn en Egiptujo, *
de homo ĝis bruto.
Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, *
super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj.
Li batis multajn popolojn, *
kaj mortigis potencajn reĝojn:
Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, / kaj Ogon, reĝon de Baŝan, *
kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.
Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, *
heredon al Lia popolo Izrael.
Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; *
ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj.
Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon, *
kaj Li kor-favoros Siajn sklavojn.
La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro, *
faritaĵo de homaj manoj.
Buŝon ili havas, sed ne parolas; *
okulojn ili havas, sed ne vidas;
orelojn ili havas, sed ne aŭdas; *
kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo.
Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, *
ĉiuj, kiuj ilin fidas.
Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; *
ho domo de Aaron, benu la Eternulon;
ho domo de Levi, benu la Eternulon; *
ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.
El Cion estu benata la Eternulo, *
kiu loĝas en Jerusalem.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Potenca Dio, donu ke Via volo ankaŭ estu la mia. Mi ne sopiru al io ekster Vi. Ĉio, kio estas bona, alportu ĝojon, kaj mi transdonu tiun ĝojon al aliaj. |
