Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 11a de februaro 2020    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Li kondukas min laŭ vojo de la vero,
pro Sia nomo.

el Psa 23,3



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

1 Reĝ 8,22-23.27-30
Ĉu efektive Dio loĝus sur la tero? ja la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas ĉi tiu domo, kiun mi konstruis!





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Kor 7,25-40

25 Sed rilate al virgulinoj, mi ne havas ordonon de la Sinjoro; sed mi donas mian opinion, kiel ricevinta de la Sinjoro indulgon, por esti fidela.
26 Mi opinias do, ke la jeno estas bona pro la nuna neceseco, nome, ke estas bone por viro samstate resti.
27 Ĉu vi estas ligita kun edzino? ne serĉu malligon. Ĉu vi estas malligita je edzino? ne serĉu edzinon.
28 Sed se vi edziĝas, vi ne pekas; kaj se virgulino edziniĝas, ŝi ne pekas. Sed tiaj personoj havos maltrankvilon en la karno; kaj mi volas indulgi vin.
29 Sed la jenon mi diras, fratoj: La tempo estas mallongigita, por ke de nun tiuj, kiuj havas edzinojn, estu kvazaŭ ili ne havus;
30 kaj la plorantoj, kvazaŭ ne plorantaj; kaj la ĝojantoj, kvazaŭ ne ĝojantaj; kaj la aĉetantoj, kvazaŭ ne posedantaj;
31 kaj tiuj, kiuj uzas la mondon, kvazaŭ ne trouzantaj ĝin; ĉar la formo de ĉi tiu mondo forpasas.
32 Sed mi volas, ke vi estu sen zorgoj. La needziĝinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, kiamaniere li povos plaĉi al la Sinjoro;
33 sed la edziĝinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere li povos plaĉi al sia edzino.
34 Kaj estas diferenco ankaŭ inter edzino kaj virgulino. La needziniĝinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, por ke ŝi estu sankta korpe kaj spirite; sed la edziniĝinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere ŝi povos plaĉi al sia edzo.
35 Kaj tion mi diras por via propra utilo; ne por ĵeti kaptilon sur vin, sed pro konveneco, kaj por ke vi atentu la Sinjoron nedistrite.
36 Sed se iu opinias, ke li kondutas nedece kontraŭ sia virgulino, se ŝi preteriras sian aĝfloradon, kaj se tio estas necesa, li faru tion, kion li volas; li ne pekas; ili geedziĝu.
37 Sed tiu, kiu staras firma en sia koro, havante nenian neceson, sed regas sian propran volon, kaj decidis en sia koro gardi sian virgulinon, faras bone.
38 Tiel tiu, kiu lasas sian virgulinon edziniĝi, faras bone; kaj tiu, kiu ne lasas ŝin edziniĝi, faros pli bone.
39 Edzino estas ligita tiel longe, kiel vivas ŝia edzo; sed se la edzo mortis, ŝi estas libera edziniĝi kun iu, kun kiu ŝi volas; nur en la Sinjoro.
40 Sed laŭ mia opinio ŝi estas pli feliĉa, se ŝi restas samstate; kaj mi opinias, ke mi ankaŭ havas la Spiriton de Dio.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia Patro,
kion Vi volas hodiaŭ diri al mi? Donu ke mi tion klare aŭdu kaj komprenu.
Mi havu aŭskultantan orelon kaj atentan koron.
Mi ŝatas ekkoni la Veron inter multa malvero.
Mi agu laŭ Via Evangelio.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo