Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 10a de februaro 2020    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj li diris al mi: La Eternulo, antaŭ kiu mi iradis, sendos Sian anĝelon kun vi kaj sukcesigos vian vojon.

el Gen 24,40



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

1 Reĝ 8,1-7.9-13
Tiam Salomono kunvenigis la plejaĝulojn de Izrael kaj ĉiujn ĉefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, al la reĝo Salomono en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Kor 7, 17-24

17 Sed kiel la Sinjoro disdonis al ĉiu, kiel Dio ĉiun vokis, tiel li iru. Kaj tiel mi ordonas en ĉiuj eklezioj.
18 Ĉu iu estas vokita, cirkumcidite? li ne fariĝu necirkumcidita. Ĉu iu estas vokita, necirkumcidite? li ne cirkumcidiĝu.
19 Cirkumcido estas nenio, kaj necirkumcido estas nenio; sed la plenumado de la ordonoj de Dio.
20 Ĉiu restadu en tiu voksorto, en kiu li estas vokita.
21 Ĉu vi estas vokita, estante sklavo? ne ĉagreniĝu pro tio; sed se vi povas liberiĝi, tion uzu prefere.
22 Ĉar kiu estas vokita en la Sinjoro, estante sklavo, tiu estas liberulo de la Sinjoro; tiel same tiu, kiu estas vokita, estante libera, estas sklavo de Kristo.
23 Vi estas aĉetitaj per prezo; ne fariĝu sklavoj de homoj.
24 Fratoj, ĉiu, kie li estas vokita, tie restadu kun Dio.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kompatema Sinjoro,
ne estu senenhava sono ke mi estas via disĉiplo.
Donu ke aliaj rimarku tion.
Faru min sincera, afabla, kompatema kaj amanta.
Sanktigu min, por ke ili ekkonu, ke estas feliĉo aparteni al Vi.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo