Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 17a de februaro 2020    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo.

el Psa 22,28



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Jak 1,1-11
Sed la malaltranga frato ĝoju pri sia alteco; kaj la riĉulo pri sia humiliĝo; ĉar kiel floro de herbo li forpasos.





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Kor 9,19-23

19 Ĉar estante libera de ĉiuj, mi min sklavigis sub ĉiujn, por ke mi gajnu des pli multajn.
20 Kaj al la Judoj mi fariĝis kiel Judo, por ke mi gajnu Judojn; al tiuj, kiuj estas sub la leĝo, kiel sub la leĝo, ne estante mem sub la leĝo, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sub la leĝo;
21 al tiuj, kiuj estas sen leĝo, kiel sen leĝo, ne estante sen leĝo rilate Dion, sed sub leĝo rilate Kriston, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sen leĝo.
22 Al la malfortuloj mi fariĝis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn; mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn.
23 Kaj mi faras ĉion pro la evangelio, por ke mi ĝin partoprenu.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia Patro, instruu al mi preĝi senĉese.
Forigu ĉion malbonan el mi, por ke Via Spirito loĝu en mi.
Tiam mi loĝas en la ombro de Viaj flugiloj.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo