




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de februaro 2020 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ne timu, ho tero, ĝoju kaj estu gaja, ĉar la Eternulo faros ion grandan. |
Joe 2,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Jak 1,12-18
Neniu diru, kiam li estas tentata: Mi estas tentata de Dio; ĉar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun.
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 9,24-27
24 Ĉu vi ne scias, ke ĉiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion? Tiel same kuru, por ke vi atingu.
25 Kaj ĉiu konkuranto sin regas en ĉio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan.
26 Mi do tiel kuras, kiel ne sendecide; tiel mi boksas, kiel ne batante la aeron;
27 sed mi kontuzas mian korpon, kaj ĝin subpremas; por ke mi, predikinte al aliaj, nepre ne estu mem forrifuzata.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Granda Dio, donacu al mi humilan spiriton. Mi tuŝu per mildaj manoj la vundojn de la mondo. Gardu min kontraŭ malpia severo kaj malama juĝo. |