




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 27a de februaro 2020 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
En Dio estas mia savo kaj mia honoro. |
el Psa 62,8
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Rea 30,15-20
Rigardu, mi proponis al vi hodiaŭ la vivon kaj bonon, kaj la morton kaj malbonon.
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 12-1-11
1 Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj.
2 Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis.
3 Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.
4 Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito.
5 Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro.
6 Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj.
7 Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo.
8 Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito;
9 al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito;
10 kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj;
11 sed ĉion tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho Patro, Via kompato iras super ĉiuj laboroj de Viaj manoj. Ĝi iru ankaŭ super mi. Helpu min ekkoni la mirindan gracon, kiu subtenas mian vivon. Kaj mi komprenu, ke mi vivas tagon post tago pro Via boneco. |