




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 26a de februaro 2020 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ho, estu fortikaj miaj vojoj, ke mi observu Viajn leĝojn! |
Psa 119,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[Cindra Merkredo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 11,27-34
27 Tial ĉiu, kiu neinde manĝos la panon aŭ trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro.
28 Sed oni sin provu, kaj tiele manĝu el la pano kaj trinku el la kaliko.
29 Ĉar la manĝanto kaj trinkanto manĝas kaj trinkas juĝon al si mem, se li ne pripensas la korpon.
30 Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas.
31 Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus juĝitaj.
32 Sed kiam ni estas juĝataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo.
33 Tial, miaj fratoj, kiam vi kunvenas por manĝi, atendu unu la alian.
34 Se iu malsatas, li manĝu hejme, por ke via kunvenado ne enkonduku juĝon. Kaj la ceteron mi ordigos, kiam mi venos.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉiela Patro, Via graco restu sur mi. Mi spertu hodiaŭ Vian forton. Liberigu min de la soleco de la egoismo. Mi amu miajn kunhomojn kaj restu kun ili en Via komuneco. |