




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de februaro 2020 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mi savos vin, kaj vi fariĝos beno. |
el Zeĥ 8,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Jes 58,9b-14
Tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo.
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 12,27-31
27 Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto.
28 Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn.
29 Ĉu ĉiuj estas apostoloj? ĉu ĉiuj profetoj? ĉu ĉiuj instruantoj? ĉu ĉiuj mirakluloj?
30 ĉu ĉiuj havas kuracan povon? ĉu ĉiuj parolas per lingvoj? ĉu ĉiuj interpretas?
31 Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli preferindan vojon mi montras al vi.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia Patro, ankaŭ mi kunlaboru por venigi Vian regnon. Gardu min, ke mi ne ĝenu Vian veron pro mia mondumo. Faru el mi veran serviston de Vi. Kaj mi servu mian kun-homon pro amo al Vi. |