
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de marto 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Mi dankas Vin, ĉar Vi aŭskultis min kaj fariĝis mia savo. |
Psa 118,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[1a Karesma Dimanĉo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 91
Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, *
tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
Mi diras al la Eternulo: / Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo *
estas Dio, kiun mi fidas. ¶
Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, *
de la pereiga pesto.
Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, / kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; *
Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.
Ne timu la teruron de nokto, *
nek sagon, kiu flugas tage,
nek peston, kiu iras en mallumo, *
nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
Ĉe via flanko falos milo, / kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; *
sed vin ĝi ne tuŝos.
Vi nur rigardos per viaj okuloj, *
kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.
Ĉar Vi, ho Eternulo, *
estas mia defendo!
La Plejaltulon vi elektis *
kiel vian rifuĝejon. ¶
Ne trafos vin malbono, *
kaj frapo ne atingos vian tendon.
Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, *
ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.
Sur la manoj ili vin portos, *
por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, *
vi pied-premos leonidon kaj drakon. ¶
Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; *
Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; / Mi estos kun li en mizero; *
Mi lin liberigos kaj honoratigos.
Mi satigos lin per longa vivo, *
kaj aperigos al li Mian helpon. ¶
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Kompatema Sinjoro, ĉu Vi volas doni al mia laboro eternan valoron? Mi kore dankas Vin pro tio. Ĉio en mi servu Vian volon, por ke Kristo vivu en mi. |
