




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 9a de februaro 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! |
el Psa 118,26
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[5a Ordinara Dimanĉo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 124
Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)
Se la Eternulo ne estus kun ni, *
diru nun Izrael,
se la Eternulo ne estus kun ni, *
kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:
tiam ili englutus nin vivajn, *
kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;
tiam dronigus nin akvo, *
torento kovrus nian animon;
tiam kovrus nian animon *
pereiga akvo.
Benata estu la Eternulo, kiu ne fordonis nin *
kiel rab-akiron al iliaj dentoj.
Nia animo liberiĝis, *
kiel birdo el la reto de kaptistoj.
La reto disŝiriĝis, *
kaj ni liberiĝis.
Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia Dio, mi dankas Vin pro tiu ĉi tago kaj pro ĉiu graco, kiun Vi volas donaci al mi hodiaŭ. Donu ke ĝi ne estu malfruktodona tago. Mi komprenu tion, kion Vi volas instrui al mi. |