




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de marto 2020 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri? |
el Psa 27,1
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Jes 1, 10.16-20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Mar 10,35-45
35 Kaj alproksimiĝis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li: Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni.
36 Kaj li diris al ili: Kion vi volas, ke mi faru por vi?
37 Kaj ili diris al li: Permesu, ke ni povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro.
38 Sed Jesuo diris al ili: Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aŭ esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata?
39 Kaj ili diris al li: Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili: La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj;
40 sed sidi dekstre de mi aŭ maldekstre, tion doni ne apartenas al mi; sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita.
41 Kaj aŭdinte, la dek ekindignis kontraŭ Jakobo kaj Johano.
42 Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili: Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili.
43 Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto;
44 kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de ĉiuj.
45 Ĉar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Potenca Sinjoro, mi deziras komenci mian taglaboron kun Vi. Subtenu mian malfortecon per Via forto kaj fortigu min, por ke mi plenumu Vian volon kun ĝojo. |