




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 9a de marto 2020 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Viaj pekoj forigis de vi la bonon. |
el Jer 5,25
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Dan 9, 4b-10
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Mar 10,32-34
32 Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaŭ ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante:
33 Jen mi supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj;
kaj ili lin mokos kaj sur lin kraĉos kaj lin skurĝos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li releviĝos.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho Sinjoro mia Dio, faru el ni branĉetojn de la vera vinberujo. Ni portu multajn fruktojn kaj per tiuj ni honoru Vin. Maltrankvilaj kaj malĝojaj homoj ĉerpu konsolon kaj kuraĝon el niaj vivoj. |