




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 12a de marto 2020 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Defendu mian aferon, kaj liberigu min; laŭ Via vorto lasu min vivi. |
Psa 119,154
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Jer 17, 5-10
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Mar 11,1-11
1 Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj,
2 kaj diris al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj enirinte ĝin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraŭ neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku ĝin.
3 Kaj se iu diros al vi: Kial vi faras tion? respondu: La Sinjoro bezonas ĝin; kaj tuj li sendos ĝin ĉi tien.
4 Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis ĝin.
5 Kaj iuj apudstarantoj diris al ili: Kion vi faras, malligante la azenidon?
6 Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin.
7 Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur ĝin siajn vestojn; kaj li sidis sur ĝi.
8 Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn, tranĉinte ilin el la kampoj.
9 Kaj kriis la antaŭirantoj kaj la sekvantoj: Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo;
10 Estu benata la venanta regno de nia patro David; Hosana en la supera alto!
11 Kaj li eniris en Jerusalemon, en la templon; kaj kiam li ĉirkaŭrigardis ĉion, kaj la horo jam vesperiĝis, li foriris al Betania kun la dek du.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho Sinjoro mia Dio, donacu la certecon, ke ni estas repacigitaj kun Vi per nia Savanto. Ni restu kiel infanoj en la domo de Vi, nia Patro. Konduku nin en Vian sanktan komunecon, kaj disdonu al ĉiuj homoj la riĉecon de Via amo. |