




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 13a de marto 2020 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ne malbenu surdulon, kaj antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon; timu vian Dion. |
el Lev 19,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Gen 37, 3-4.12-13a.17b-28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Mar 11,12-19
12 Kaj la morgaŭan tagon, post ilia eliro el Betania, li malsatis.
13 Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur ĝi; kaj veninte al ĝi, li trovis nenion krom folioj, ĉar la tempo de figoj ankoraŭ ne venis.
14 Kaj responde li diris al ĝi: Neniu por ĉiam manĝu frukton el vi. Kaj aŭdis la disĉiploj.
15 Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj;
16 kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo.
17 Kaj li instruis, kaj diris al ili: Ĉu ne estas skribite: Mia domo estos nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj? Sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.
18 Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj aŭdis tion, kaj serĉis, kiamaniere pereigi lin; ĉar ili timis lin, ĉar la tuta homamaso miregis pro lia instruado.
19 Kaj kiam vesperiĝis, li eliris el la urbo.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Patro, mia laboro estu kiel servado al Vi. Sanktigu kaj purigu mian tagan laboron, por ke mia animo en via beno kresku kaj mi estu beno por aliaj. |