Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 19a de marto 2020    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili
pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob,
kaj Li ne volis ekstermi ilin
kaj ankoraŭ ne forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo.

2 Reĝ 13,23



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

[Jozefo]





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 12,18-27

18 Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante:
19 Majstro, Moseo skribis por ni: Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.
20 Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis idaron;
21 kaj la dua prenis ŝin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same;
22 kaj la sep ne lasis idaron. Laste post ĉiuj la virino ankaŭ mortis.
23 En la releviĝo, por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj sep havis ŝin kiel edzinon.
24 Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio?
25 Ĉar kiam oni leviĝos el la mortintoj, oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo.
26 Sed pri la mortintoj, ke ili releviĝas, ĉu vi ne legis en la libro de Moseo ĉe la arbetaĵo, kiel Dio parolis al li, dirante: Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob?
27 Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj: vi multe eraras.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Eterna Dio,
mia vintro fariĝu printempo! Degelu ĉion, kio estas en mi malvarma, per la ardo de Via graco.
Mi vivu por Vi kaj estu fruktodona.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo