




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de marto 2020 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉiuj ili atendas de Vi, ke Vi donu al ili manĝon en ĝia tempo. Vi donas al ili, ili kolektas; Vi malfermas Vian manon, kaj ili satiĝas de bonaĵo. |
Psa 104,27-28
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Rea 4, 1.5-9
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Mar 12,13-17
13 Kaj ili sendis al li iujn el la Fariseoj kaj el la Herodanoj, por impliki lin per interparolado.
14 Kaj veninte, ili diris al li: Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio. Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?
15 Ĉu ni donu, aŭ ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon, diris al ili: Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi ĝin vidu.
16 Kaj ili ĝin alportis. Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Kaj ili diris al li: De Cezaro.
17 Kaj Jesuo respondis al ili: Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. Kaj ili miregis pro li.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉiela Patro, atentigu mian koron je Via volo, por ke mi gloru Vian nomon. Ĉio en mi, kio kontraŭstaras Vin, tamen Vin obeŭ tiel, ke malkaraj vortoj ne malbeligu la plenan harmonion, sed ĉio en mi laŭdu Vian sanktan nomon. |