
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de marto 2020 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ĉar juĝo revenos al vero, kaj ĝin sekvos ĉiuj virtkoruloj. |
Psa 94,15
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Lev 19, 1-2.11-18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 12,31 - 13,7
31 Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli preferindan vojon mi montras al vi.
1 Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.
2 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.
3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. –
4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin,
5 ne kondutas maldece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon,
6 ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco;
7 ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. –
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Patro de ĉio kio vivas, fortigu la interligon de la homaro. Kunligu iliajn korojn, por ke ĉiuj komprenu unu la alian. Ni serĉu ĝojon en la komuna Savanto. |
