
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 31a de marto 2020 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Kaj malproksime loĝantoj venos kaj konstruos en la templo de la Eternulo. |
el Zeĥ 6,15
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Nom 21, 4-9
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Mar 14,12-16
12 Kaj en la unua tago de la macoj, kiam oni buĉis la Paskon, liaj disĉiploj diris al li: Kien vi volas, ke ni iru, kaj pretigu, por ke vi manĝu la Paskon?
13 Kaj li sendis du el siaj disĉiploj, kaj diris al ili: Iru en la urbon, kaj vin renkontos viro, portanta kruĉon da akvo;
14 lin sekvu, kaj kien li eniros, tie diru al la domomastro: La Majstro diras: Kie estas mia gastoĉambro, en kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj?
15 Kaj li mem montros al vi grandan supran ĉambron, prete aranĝitan; kaj tie vi pretigu por ni.
16 Kaj foriris la disĉiploj kaj iris en la urbon, kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Kompatema Savanto, kolektu la rompitajn pecojn de mia vivo. Kreu ion el ili, kio estas bona laŭ Vi. Pardonu mian malfidelecon. Via graco subtenu min. |
