Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 1a de aprilo 2020    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj Mi ĝojos pri Jerusalem,
kaj Mi estos gaja pri Mia popolo;
kaj oni ne plu aŭdos en ĝi voĉon de ploro,
nek voĉon de plendo.

Jes 65,19



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Dan 3, 14-21.49.91-92.95





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 14,17-25

17 Kaj kiam vesperiĝis, li venis kun la dek du.
18 Kaj dum ili sidis kaj manĝis, Jesuo diris: Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min, unu, kiu manĝas kun mi.
19 Kaj ili komencis malĝoji, kaj diri al li unu post la alia: Ĉu eble mi?
20 Sed li diris al ili: Unu el la dek du, kiu trempas kun mi en la pladon.
21 La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! Se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.
22 Kaj dum ili manĝis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis ĝin kaj donis al ili, kaj diris: Prenu; ĉi tio estas mia korpo.
23 Kaj li prenis kalikon, kaj, doninte dankon, li donis al ili; kaj ĉiuj trinkis el ĝi.
24 Kaj li diris al ili: Ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj.
25 Vere mi diras al vi: Mi ne plu trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan en la regno de Dio.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉiela Patro, malfermu miajn okulojn por la mirindaĵoj de Via boneco.
Ili ja fariĝis jam tute kutimaj por mi.
Mi tutkore laŭdu Vin pro ili, kaj mi ĉiutage denove miru pri ili.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo