




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 4a de marto 2020 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon. |
el Psa 115,11
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Jon 3, 1-10
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 14,1-5
1 Sekvu amon; tamen deziregu spiritajn donacojn, sed prefere, ke vi profetadu.
2 Ĉar tiu, kiu per lingvo parolas, ne al homoj parolas, sed al Dio; ĉar neniu komprenas, sed en la spirito li parolas misterojn.
3 Sed la profetanto parolas al homoj edifon kaj konsilon kaj konsolon.
4 Tiu, kiu per lingvo parolas, edifas sin mem; sed la profetanto edifas la eklezion.
5 Mi volas, ke vi ĉiuj parolu per lingvoj, sed prefere, ke vi profetadu; kaj pli granda estas la profetanto, ol la per lingvoj parolanta, krom se li ankaŭ interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia Patro, kiam mi estas fariĝonta maltrankvila kaj ekscitiĝema, helpu min tiam por resti en la ombro de Vi, la Plejaltulo. Trankviligu min en la tento. |