Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 5a de marto 2020    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Observu do la ordonojn de la Eternulo, via Dio,
irante laŭ Liaj vojoj kaj timante Lin.

Rea 8,6



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Est 4, 17k.17l-m.17r-t (4, 17n.p-r.aa-bb.gg-hh)





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Kor 14,6-19

6 Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aŭ en formo de malkaŝado, aŭ de sciado, aŭ de profetado, aŭ de instruado?
7 Eĉ la senvivaĵoj, kiuj produktas sonon, ĉu fluto, ĉu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aŭ harpata?
8 Ĉar se la trumpeto donos necertan voĉon, kiu pretiĝos por batalo?
9 Tiel ankaŭ vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? ĉar en la aeron vi parolus.
10 Eble estas tiom da specoj de voĉoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa.
11 Se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro.
12 Tiel same ankaŭ vi, dum vi fervore deziras spiritajn donacojn, klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio.
13 Tial kiu parolas per lingvo, tiu preĝu, ke li interpretu.
14 Ĉar se mi preĝas per lingvo, mia spirito preĝas, sed mia intelekto estas senfrukta.
15 Kio do estas? Mi preĝos spirite, kaj mi preĝos ankaŭ intelekte; mi kantos spirite, kaj mi kantos ankaŭ intelekte.
16 Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen ĉe via dankesprimo? ĉar li ne scias, kion vi diras.
17 Ĉar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata.
18 Mi dankas Dion, mi parolas per lingvoj pli ol vi ĉiuj;
19 tamen en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu ankaŭ aliajn, ol dek mil vortojn per lingvo.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia Sinjoro kaj Savanto,
helpu min, ke mi hodiaŭ sekvu Vin el tuta mia koro.
Mi ne timu la krucon, sed mi portu ĝin, kiam Vi ŝarĝos min per ĝi.
Helpu min porti iomete la krucojn de aliaj homoj.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo