Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 7a de marto 2020    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Parolu veron unu al la alia,
veran kaj pacan juĝon faru en viaj pordegoj.

el Zeĥ 8,16



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Rea 26, 16-19





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Kor 14,26-40

26 Kio do estas, fratoj? Kiam vi kunvenas, ĉiu havas psalmon, havas instruon, havas malkaŝaĵon, havas lingvon, havas interpretaĵon. Ĉio fariĝu por edifo.
27 Se oni parolas per lingvo, tio estu duope, aŭ triope je plejmulto, kaj laŭvice; kaj unu interpretu;
28 sed se ne ĉeestas interpretanto, oni silentu en la eklezio; kaj li parolu al si kaj al Dio.
29 Kaj la profetoj parolu duope aŭ triope, kaj la aliaj interdiferencigu.
30 Sed se al alia apudsidanta io malkaŝiĝos, la unua silentu.
31 Ĉar vi ĉiuj povas profeti unuope laŭvice, por ke ĉiuj lernu, kaj ĉiuj ricevu konsilon;
32 kaj la spiritoj de la profetoj estas submetataj al la profetoj;
33 ĉar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco. Kiel en ĉiuj eklezioj de la sanktuloj
34 la virinoj silentadu en la eklezioj; ĉar ne estas permesate al ili paroli, sed ili submetiĝu, kiel ankaŭ diras la leĝo.
35 Kaj se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme; ĉar estas honte por virino paroli en la eklezio.
36 Kio? ĉu el vi la vorto de Dio eliris? ĉu ĝi venis al vi solaj?
37 Se iu ŝajnas al si esti profeto aŭ laŭspirita, li sciiĝu pri tio, kion mi skribas al vi, ke ĝi estas la ordono de la Sinjoro.
38 Sed se iu ne scias, li ne sciu.
39 Tial, fratoj, deziregu profeti, kaj ne malpermesu paroli per lingvoj.
40 Sed ĉio fariĝu konvene kaj laŭorde.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kara Patro,
la ĉielo ne estas fermita, Vi ne estas malproksima, kiel ni ofte pensas.
Ni neniam perdu Vian komunecon.
Malfermu niajn okulojn por tio.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo