
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 8a de marto 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li. |
Lev 19,17
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[2a Karesma Dimanĉo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 123
Al Vi mi levas miajn okulojn, *
ho Vi, kiu sidas en la ĉielo! ¶
Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, *
kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,
tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, *
ĝis Li kor-favoros nin. ¶
Kor-favoru nin, ho Eternulo, kor-favoru nin; *
ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.
Tute pleniĝis nia animo de la insultado de arogantuloj, *
de la malhonorado de fieruloj. ¶
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Amanta Sinjoro, gardu min kontraŭ ĉiu sklava timo. Mia vivo ne detruiĝu pro malkredo. Ĉirkaŭu min, por ke la sortobatoj kaj zorgoj ne pereigu min. |
