Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 10a de aprilo 2020    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon
kaj tre amas Liajn ordonojn.

el Psa 112,1



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

[Sankta Vendredo]





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 15,24-41

24 Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn sur ili, kion ĉiu el ili ricevu.
25 Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin.
26 Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita: LA REĜO DE LA JUDOJ.
27 Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de li.
28 [Kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj.]
29 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante: Ha, ha! vi, kiu detruas la sanktejon kaj konstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj,
30 savu vin, deirante de la kruco.
31 Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris: Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi.
32 La Kristo, la Reĝo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.
33 Kaj kiam venis la sesa horo, fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo.
34 Kaj je la naŭa horo Jesuo kriis per laŭta voĉo: Eloi, Eloi, lama sabaĥtani; tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?
35 Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte, diris: Jen li vokas Elijan.
36 Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki, dirante: Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por depreni lin.
37 Sed Jesuo, eliginte laŭtan krion, ellasis for la spiriton.
38 Kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre.
39 Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraŭ li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris: Vere ĉi tiu viro estis Filo de Dio.
40 Estis ankaŭ virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome;
41 kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sinjoro Jesuo,
benu la infanojn kaj la gejunulojn de la tuta mondo.
Ili vivu en libereco kaj paco.
Donu, ke ili povu ludi en ĝojo, ĉirkaŭataj de amo.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo