Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 9a de aprilo 2020    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ni iru rapide, por preĝi antaŭ la Eternulo kaj por turni nin al la Eternulo Cebaot; mi ankaŭ iros.

el Zeĥ 8,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

[Sankta Ĵaŭdo]





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 15,16-23

16 Kaj la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton.
17 Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li;
18 kaj ili komencis aklami lin: Saluton, Reĝo de la Judoj!
19 Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kraĉis sur lin, kaj ekgenuinte, kliniĝis al li.
20 Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.
21 Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu lian krucon.
22 Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota, tio estas, Loko de Kranio.
23 Kaj ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis ĝin.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Potenca Dio,
Via Releviĝo ankaŭ relevu min el miaj tagaj zorgoj kaj maltrankviliĝoj.
Vi malfermis la pordon al Via Regno por mi.
Ĝi restu malfermata por ĉiu, kiu kredas en Vi.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo