




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 12a de aprilo 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. |
Jes 60,2
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[Paska Dimanĉo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Mar 16,1-8
1 Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome aĉetis aromaĵojn, por ke ili iru kaj ŝmiru lin.
2 Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno ĵus leviĝis.
3 Kaj ili diris inter si: Kiu derulos por ni la ŝtonon de la enirejo de la tombo?
4 kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la ŝtono estas derulita; ĉar ĝi estis tre granda.
5 Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan ĉe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis.
6 Sed li diris al ili: Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie; jen la loko, kien oni metis lin!
7 Sed iru, diru al liaj disĉiploj kaj al Petro: Li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi.
8 Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, ĉar tremado kaj konfuziĝo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, ĉar ili timis.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kara Patro en la ĉielo, benu la geedzojn, kie ajn ili loĝu. Ili estu fidelaj, amantaj, helpantaj unu la alian. Donu komprenemon kaj saĝecon al ili. Ilia komuna vivo estu je Via honoro kaj plena de danko. |