Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 13a de aprilo 2020    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj Jakob iris sian vojon. Kaj renkontiĝis kun li anĝeloj de Dio.

Gen 32,2



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

[Paska Lundo]





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 16,9-20

9 [Sed leviĝinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn.
10 Ŝi iris, kaj sciigis ĝin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malĝojis kaj ploris.
11 Kaj aŭdinte, ke li vivas kaj estas vidita de ŝi, ili ne kredis.
12 Kaj post tio li aperis sub alia formo al du el ili, dum ili piediris en la kamparon.
13 Kaj foririnte, ili sciigis al la aliaj, kaj ankaŭ ili ne kredis.
14 Poste li aperis al la dek unu, dum ili sidis ĉe manĝo, kaj riproĉis ilian nekredemon kaj korobstinon, ĉar ili ne kredis tiujn, kiuj vidis lin leviĝintan.
15 Kaj li diris al ili: Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo.
16 Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.
17 Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj;
18 ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos.
19 Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la ĉielon, kaj sidiĝis dekstre de Dio.
20 Kaj elirinte, ili predikis ĉie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.]



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mi dankas Vin, ho Dio, pro la homoj, kiujn Vi donis al mi.
Ili estas al mi tiel karaj.
Estu ankaŭ kun tiuj homoj, kiuj havas neniun sur ĉi tiu mondo.
Mi estu tiel kara por ili, kiel la miaj por mi.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo