Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 20a de aprilo 2020    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Mi lin (Abrahamon) elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste.

el Gen 18,19



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Ago 4, 23-31





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Kor 15, 50-58

50 Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon.
51 Jen mi sciigas al vi misteron: Ni ne ĉiuj dormos, sed ni ĉiuj ŝanĝiĝos,
52 en momento, en okula ekmovo, ĉe la lasta trumpetsono: ĉar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj releviĝos senputraj, kaj ni ŝanĝiĝos.
53 Ĉar estas necese, ke ĉi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke ĉi tiu mortema surmetu senmortecon.
54 Sed kiam ĉi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko.
55 Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo?
56 La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la leĝo;
57 sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
58 Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kompatema Dio,
ekflamigu en mi la fajron de sankta amo.
Mi klopodu ami la malsimpatiajn homojn.
Mi estu fidela en la amo je Vi kaj je miaj kunhomoj.
Pozitivajn kritikojn mi plenkore akceptu.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo