
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 19a de aprilo 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Li gardas Sian popolon kiel pupilon de Sia okulo. |
laŭ Rea 32,10
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[2a Paska Dimanĉo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 16
Gardu min, ho Dio, *
ĉar mi rifuĝas ĉe Vi. ¶
Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; *
mi ne havas alian bonon krom Vi.
Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, *
kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.
Multiĝos la malĝojoj de tiuj, *
kiuj sekvis alian;
mi ne verŝos iliajn sangajn verŝ-oferojn *
kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon. ¶
La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; *
Vi subtenas mian sorton.
Loto agrabla trafis min, *
ĉarma estas mia heredo.
Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; *
eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.
Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; *
ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. ¶
Tial ĝojas mia koro, / raviĝas mia animo; *
eĉ mia karno ripozas senzorge.
Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; *
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
Vi konigos al mi la vojon de la vivo; / multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, *
ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne. ¶
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Sankta Patro, mi fariĝu infano de la Espero. Mi ne estu malĝoja pro timo kaj malkredo. Mi fidante atendu la matenon, kiam mi vagas en malluma valo. |
