




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 24a de aprilo 2020 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Memoru kaj ne rompu Vian interligon kun ni. |
el Jer 14,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Ago 5, 34-42
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Pet 1, 13-16
13 Tial, ĉirkaŭzoninte la lumbojn de via menso, estu sobraj kaj esperadu perfekte la gracon alportotan al vi en la malkaŝo de Jesuo Kristo;
14 kiel infanoj de obeo, ne formiĝante laŭ la voluptoj, kiujn vi antaŭe havis en via nescio;
15 sed kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaŭ fariĝu sanktaj en ĉia konduto;
16 pro tio, ke estas skribite: Vi estu sanktaj, ĉar Mi estas sankta.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉiela Patro, klinu Vin al Via popolo. Ili vidu Vian gloron kaj ekkonu la veron meze de mensogoj. Kompatu ĉiun, kiu ne volas koni Vin. Veku en ili la sopiron al sankteco, kaj konduku iliajn piedojn sur la vojo de la paco. |