




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 25a de aprilo 2020 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La Eternulo ĝojos pri vi, farante al vi bonon, kiel Li ĝojis pri viaj patroj. |
el Rea 30,9
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
[Evangeliisto Marko] |
1 Pet 5, 5b-14
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Pet 1, 17-21
17 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado juĝas laŭ la faro de ĉiu, vi pasigu en timo la tempon de via ĉi tiea loĝado;
18 sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aŭ arĝento, vi elaĉetiĝis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj;
19 sed per multekosta sango, kiel de ŝafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo;
20 kiu estis antaŭdifinita antaŭ la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi,
21 kiuj per li fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj donis al li gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia Patro, donu al mi la saĝecon, diskonigi al aliaj, ke vi estas tre proksima al ni. Vi ne estas ia mistera, fora potenco, sed amanta Patro de ĉiu homo. |