
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 26a de aprilo 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, kaj Li respondis al mi. |
el Jon 2,3
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[3a Paska Dimanĉo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 136
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, *
ĉar eterna estas Lia boneco.
Gloru la Dion de la dioj, *
ĉar eterna estas Lia boneco.
Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, *
ĉar eterna estas Lia boneco.
La sola faranto de grandaj mirakloj, *
ĉar eterna estas Lia boneco; ¶
kiu saĝege kreis la ĉielon, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu etendis la teron super la akvo, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu kreis grandajn lumojn, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
la sunon, por regi en la tago, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
la lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶
Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unue-naskitoj, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
per forta mano kaj etendita brako, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj trairigis Izraelon tra ĝi, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan Maron, *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶
Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu batis grandajn reĝojn, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj mortigis reĝojn potencajn, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj Ogon, reĝon de Baŝan, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj donis ilian landon kiel heredon, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
heredon al Lia sklavo Izrael, *
ĉar eterna estas Lia boneco; ¶
kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kaj liberigis nin de niaj premantoj, *
ĉar eterna estas Lia boneco;
kiu donas panon al ĉiu karno, *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶
Gloru la Dion de la ĉielo, *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Sankta Patro, mi malamu la pekadon. Mi nur pensu al tio, kio estas bona kaj pura. Montru ĉiam pli de Via mirinda gloro, kaj faru min simila al Via bildo. |
