




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de aprilo 2020 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kion ajn via mano povas fari laŭ via forto, tion faru. |
el Koh 9,10
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[Katarina el Sieno]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Pet 2, 11-17
11 Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraŭ la animo;
12 kondutante dece ĉe la nacianoj, por ke, kvankam ili kalumnias vin kiel malbonagulojn, tamen, vidante viajn bonfarojn, ili gloru Dion en la tago de vizitado.
13 Submetu vin al ĉiu homa institucio pro la Sinjoro; ĉu al la reĝo, la superreganto;
14 ĉu al regantoj, kiel liaj senditoj por venĝo al malbonaguloj kaj por laŭdo al bonaguloj.
15 Ĉar la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj malsaĝaj;
16 kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio.
17 Ĉiujn honoru. La frataron amu. Dion timu. La reĝon honoru.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Sinjoro, mia Dio, la laboro de ĉi tiu tago komenciĝas denove. Donu ke mi nur havu purajn intencojn ĉe ĉio, kion mi estas faronta, kaj sanktigu miajn dezirojn per la sento de Via ĉeesto. |