Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 30a de aprilo 2020    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jes, bona estas Dio por Izrael,
por tiuj, kiuj havas puran koron.

Psa 73,1



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Ago 8, 26-40





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Pet 2, 18-25

18 Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun ĉia timo; ne sole al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaŭ al la malbonhumoraj.
19 Ĉar tio estas laŭdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas malĝojon, suferante maljuste.
20 Ĉar kia honoro estas, se, pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se, bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas, tio estas laŭdinda antaŭ Dio.
21 Ĉar al ĉi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaŭ suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn;
22 pekon li ne faris, kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo;
23 insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste juĝanta;
24 li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignaĵo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resaniĝis.
25 Ĉar vi estis kiel ŝafoj erarvagantaj; sed nun vi returne venis al la Paŝtisto kaj Episkopo de viaj animoj.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kompatema Patro,
ĉi tiu monato ne finiĝu, sen ke mi estu repacigita kun Vi.
Pardonu al mi ĉiun malobeemecon kaj malverecon.
Mi komencu kun pura koro la novan monaton.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo