




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 11a de majo 2020 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ho Dio, per niaj oreloj ni aŭdis, niaj patroj rakontis al ni, kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva. |
Psa 44,2
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Ago 14, 5-18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Tim 1,1-11
1 Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo, laŭ la ordono de Dio, nia Savanto, kaj Kristo Jesuo, nia espero, 2 al Timoteo, mia vera filo en fido: Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro. 3 Kiel mi, ekironte en Makedonujon, petis vin resti en Efeso, por ke vi admonu kelkajn homojn, ke ili ne instruu alian doktrinon, 4 nek atentu fabelojn kaj senfinajn genealogiojn, kiuj naskas diskutojn, pli ol tiun administradon de Dio, kiu estas laŭ la fido – tiel faru. 5 Sed la celo de la admono estas amo el pura koro kaj bona konscienco kaj sincera fido; 6 kion maltrafinte, kelkaj homoj sin deturnis al vanta babilado, 7 dezirante esti instruistoj de la leĝo, kvankam ili ne komprenas tion, kion ili diras, nek tion, pri kio ili faras aserton. 8 Sed ni scias, ke la leĝo estas bona, se oni ĝin laŭleĝe uzas, 9 sciante, ke la leĝo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senleĝaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj, 10 malĉastuloj kaj viruzaĉantoj, homŝtelistoj, mensogantoj, falseĵurantoj, kaj ĉio ajn alia kontraŭa al la sana doktrino; 11 laŭ la konfidita al mi evangelio de la gloro de la benata Dio.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Eterna Dio, Via beno estas mia feliĉo kaj Via paco mia ripozo. Grace rigardu Viajn kreitaĵojn. Ili ofte pensas tiel strange pri Vi kaj donas al Vi la kulpon pro agoj, kiujn la homoj mem faras. |