
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de majo 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Faru, kion bontrovos via mano, ĉar Dio estas kun vi. |
el 1 Sam 10,7
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[5a Paska Dimanĉo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 149
Kantu al la Eternulo novan kanton, *
Lian gloron en la anaro de fideluloj.
Izrael ĝoju pri sia Kreinto, *
la filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.
Ili gloru Lian nomon en danco, *
per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.
Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; *
Li ornamas humilulojn per savo. ¶
La fideluloj ĝoju en honoro, *
kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.
Glorado al Dio estas en ilia buŝo. *
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. ¶
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Mia Patro, donu ke la malĝojantoj sentu, ke Vi ne forlasis ilin, sed ke Vi ĉiam ĉeestas kaj ame ĉirkaŭas nin. Ĉu Vi volas forporti ilian malĝojon? Dankon. |
