




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 17a de majo 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Li klinu nian koron al Si, por ke ni iru laŭ ĉiuj Liaj vojoj. |
el 1 Reĝ 8,58
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[6a Paska Dimanĉo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 92
Bone estas glori la Eternulon *
kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;
rakonti matene pri Via boneco *
kaj nokte pri Via fideleco,
sur dek-korda instrumento kaj sur psaltero, *
per solenaj sonoj de harpo.
Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; *
la farojn de Viaj manoj mi prikantos.
Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! *
Tre profundaj estas Viaj pensoj. ¶
Malklerulo ne scias, *
kaj malsaĝulo tion ne komprenas.
Kiam malvirtuloj verd-estas kiel herbo / kaj ĉiuj malbon-aguloj floras, *
tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.
Kaj Vi estas alta *
eterne, ho Eternulo.
Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, / jen Viaj malamikoj pereas, *
diskuras ĉiuj malbon-aguloj. ¶
Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; *
mi estas oleita per freŝa oleo.
Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; *
pri la malbon-aguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj. ¶
Virtulo verd-estas, kiel palmo, *
staras alte, kiel cedro sur Lebanon.
Plantitaj en la domo de la Eternulo, *
ili verd-estas en la kortoj de nia Dio.
Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, *
estas suk-plenaj kaj freŝaj,
por sciigi, ke la Eternulo estas justa, / mia fortikaĵo, *
kaj ne ekzistas en Li maljusteco. ¶
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kara Dio, mi preĝas hodiaŭ por ĉiuj junaj kristanoj. Fortigu ilin en malfacilaj cirkonstancoj. Ili ne timiĝu pro la potenco de la Deloganto. Iliaj internaj vivoj maturiĝu en la lumo de Via graco kaj amo. |