
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de majo 2020 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Vian bonan spiriton Vi donis al ili (al niaj patroj), por instrui ilin. |
el Neĥ 9,20
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Ago 16, 11-15
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Tim 4,1-5
1 Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj, 2 per la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kaŭterizitan kvazaŭ per brule varmega fero, 3 admonante ne edziĝi, kaj deteni sin de manĝaĵoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron. 4 Ĉar ĉiu kreitaĵo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forĵetita, se oni ĝin ricevas kun dankesprimo, 5 ĉar ĝi estas sanktigita per la parolo de Dio kaj per preĝo.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Sankta Spirito, loĝu en mi. Konduku min en la veron. La ordonoj de Vi estu ĝojo por mi. Mi estu fidela disĉiplo de Jesuo Kristo. |
