Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 20a de majo 2020    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Virtulo penas ekkoni la aferon de malriĉuloj.

el Sen 29,7



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Ago 17, 15.22 - 18, 1





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Tim 5,3-16

3 Respektu tiujn vidvinojn, kiuj estas efektive vidvinoj. 4 Sed se iu vidvino havas filojn aŭ nepojn, ĉi tiuj lernu unue montri piecon ĉe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; ĉar tio estas akceptebla antaŭ Dio. 5 Tiu, kiu estas efektiva vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en petegoj kaj preĝoj nokte kaj tage. 6 Sed la voluptamanta, ankoraŭ vivante, malvivas. 7 Tion ankaŭ ordonu, por ke ili estu sen riproĉo. 8 Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto. 9 Estu registrata kiel vidvino tiu, kiu havas ne malpli ol sesdek jarojn, estis edzino de unu viro, 10 estas bone atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj sekvis ĉian bonfaradon. 11 Sed la pli junajn vidvinojn malakceptu; ĉar post kiam ili ekfariĝos luksemaj kontraŭ Kristo, ili deziras edziniĝi, 12 meritante kondamnon, ĉar ili vantigis sian unuan fidon. 13 Krom tio ili lernas esti senutilaj, rondirante de domo al domo; kaj ne sole senutilaj, sed ankaŭ babilemaj kaj sintrudemaj, parolante nekonvenaĵojn. 14 Mi volas do, ke la pli junaj edziniĝu, nasku infanojn, mastrumadu, ne donu al la malamiko pretekston por kalumnio; 15 ĉar kelkaj jam turniĝis flanken post Satano. 16 Se iu kredantino havas vidvinojn, ŝi helpu ilin, kaj la eklezio ne estu ŝarĝata; por ke ĝi helpu la efektivajn vidvinojn.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kompatema Dio,
movu la korojn kaj pensojn kaj decidojn de la regantoj de ĉi tiu mondo, tiel, ke ili decidu por la bono de la tuta homaro.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo