Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 19a de majo 2020    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Deturnu vin, deturnu vin de viaj malbonaj vojoj! kial vi mortu?

el Jeĥ 33,11



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Ago 16, 22-34





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Tim 4,6-5,2

6 Se vi memorigos la fratojn pri tio, vi estos bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino, kiun vi jam sekvis; 7 sed forrifuzu profanajn kaj avinajn fabelojn. Kaj ekzercu vin al pieco; 8 ĉar korpa ekzercado malmulte utilas; sed pieco utilas al ĉio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta. 9 Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto. 10 Ĉar por tio ni laboras kaj batalas, ĉar ni apogas nian esperon sur la vivantan Dion, kiu estas la Savanto de ĉiuj homoj, precipe de la kredantoj. 11 Tion ordonu kaj instruu. 12 Neniu malestimu vian junecon, sed vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per ĉasteco. 13 Ĝis mi venos, atentu legadon, konsilon, instruadon. 14 Ne malŝatu la donacon, kiu estas en vi, donita al vi per profetado, kun la surmetado de la manoj de la presbiteraro. 15 Estu diligenta pri tiuj aferoj; dediĉu vin al ili, por ke via progreso evidentiĝu al ĉiuj. 16 Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; ĉar, tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin aŭskultas.
1 Ne riproĉu maljunulon, sed konsilu lin, kiel patron; la pli junajn virojn, kiel fratojn; 2 la maljunulinojn, kiel patrinojn; la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun ĉia ĉasteco.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ho Sinjoro,
estu kun la orfoj de la tuta mondo, la orfoj pro la militoj, pro la akcidentoj kaj pro la malsanecoj.
Pardonu al ni niajn ŝuldojn.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo