
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 24a de majo 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed Vi estas pardonema, por ke Vi estu respektata. |
Psa 130,4
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[7a Paska Dimanĉo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 131
Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, *
kaj ne leviĝas alte miaj okuloj.
Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj *
kaj neatingeblaj por mi. ¶
Mi trankviligis *
kaj kvietigis mian animon.
Kiel infano for-metita for de la mamo de sia patrino, / kiel infano demamigita, *
tiel estas en mi mia animo. ¶
Ho Izrael, fidu la Eternulon, *
de nun kaj eterne. ¶
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Mi dankas Vin pro Via boneco, Sinjoro. Ĝi efikas je mia koro kiel milda printempa pluveto, kiu estas tiel fruktodona. Ankaŭ mia vivo estu simila. |
