Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 31a de majo 2020    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, ĝis restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon!

Jes 5,8



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

[Pentekosta Dimanĉo, antaŭvespere]





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Efe 1,3-14

Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

en li, en kiu ni fariĝis heredaĵo, / destinite laŭ la antaŭdecido de Tiu, *
kiu ĉion faras laŭ la intenco de Sia volo;

por ke ni estu por la laŭdo de Lia gloro, *
ni, kiuj antaŭe esperis en Kristo;

en kiu vi ankaŭ esperas, / aŭdinte la vorton de la vero, *
la evangelion de via savo;

al kiu ankaŭ kredinte, / vi estas sigelitaj *
per la Sankta Spirito de promeso,

kiu estas antaŭgarantiaĵo de nia heredaĵo, / por la elaĉeto de la posedaĵo, *
por laŭdo de Lia gloro. ¶



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

Sankta Spirito,
vi havas donacojn por la junaj homoj en la mondo.
Benu ilin.
Donu al ili pacon, ĝojon, amon kaj esperon.
Ili ne perdu la fidon en pli bonan mondon, al kiu ili mem volas kontribui per justaj agoj.
 





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo