
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de junio 2020 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ne timu kaj ne maltrankviliĝu; Mi aŭdigis ja al vi kaj antaŭdiris antaŭlonge; kaj vi estas Miaj atestantoj. |
el Jes 44,8
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[Pentekosta Lundo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 150
Gloru Dion en Lia sanktejo, *
gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.
Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, *
gloru Lin laŭ Lia granda majesto. ¶
Gloru Lin per sonado de trumpeto, *
gloru Lin per psaltero kaj harpo.
Gloru Lin per tamburino kaj danco, *
gloru Lin per kord-instrumentoj kaj fluto. ¶
Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, *
gloru Lin per tintantaj cimbaloj.
Ĉio spiranta *
gloru la Eternulon. ¶
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Granda Dio, ĉi tiu monato estu por mi tempo de riĉa interna kresko. Mi laboru en Via forto por bonaj, noblaj kaj pacaj aferoj. |
