Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 6a de majo 2020    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Mi kondukos la blindulojn laŭ vojo, kiun ili ne konas,
laŭ irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin;
la mallumon antaŭ ili Mi faros lumo,
kaj la vojojn kurbajn rektaj.

el Jes 42,16



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Ago 12, 24 - 13, 5





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Pet 4,1-11

1 Ĉar Kristo do suferis en la karno, vi ankaŭ armu vin per la sama intenco; ĉar la suferinto en la karno apartiĝis de pekoj; 2 por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laŭ la voluptoj de homoj, sed laŭ la volo de Dio. 3 Ĉar la tempo pasinta sufiĉas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en diboĉoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj; 4 en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de diboĉado, kaj ili kalumnias vin; 5 ili prirespondos al Tiu, kiu estas preta juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. 6 Ĉar por tio ankaŭ la evangelio estas anoncita al la mortintoj, por ke ili estu korpe juĝitaj laŭ homoj, sed spirite vivu laŭ Dio. 7 Sed la fino de ĉio alproksimiĝas; prudentiĝu do, kaj sobriĝu por preĝoj; 8 antaŭ ĉio havante fervoran amon unu al alia; ĉar amo kovras amason da pekoj; 9 estu gastamaj unu al alia sen murmurado; 10 laŭmezure, kiel ĉiu ricevis donacon, tiel ĝin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio; 11 se iu parolas, li parolu kvazaŭ orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaŭ el la forto, kiun Dio provizas; por ke en ĉio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ho Dio, mia Patro,
mi estas tiel laca.
Fortigu min per Via graco.
Ne forlasu min, sed benu miajn vortojn kaj agojn, por ke ili estu beno por tiuj, kiujn mi renkontos sur la vivovojo.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo